La komenco de BitArkivo

13. julio 2016

La historio de Bitarkivo komenciĝis antaŭ multaj jaroj. Kiel oni povas vidi en mia esperanta persona artikolo, mia intereso pri la cifereca konservado de esperantaj materialoj kreskis iom post iom.

Bitarkivo logo

En 2017 mi decidis registri la domajnon bitarkivo.org. Tiam la retejo estis tre simpla: ĝi enhavis nur ĉirkaŭ 10 ciferecigitajn gazetojn en PDF-formato. Tio estis la unua paŝo de projekto, kiu poste kreskis multe pli ol mi imagis.

Bitarkivo en 2017 (web.archive.org)

La plejmulton de tiuj PDF-dosieroj mi trovis en la frata projekto Bitoteko, pri kiu mi rakontos en venontaj afiŝoj. Alia nemalhavebla fonto estis Web Archive (Wayback Machine), kiu ebligis retrovi PDF-ojn el jam delonge malaperintaj retejoj. Sen tiu servo, multaj dokumentoj verŝajne estus definitive perditaj.

Ekde la komenco mi havis ideon, kiu diferencigis Bitarkivon de multaj aliaj esperantaj retejoj. Mia celo ne estis simple gastigi la PDF-ojn en mia propra servilo, sed multobligi iliajn kopiojn en kiel eble plej multaj lokoj. Tial Archive.org tuj ŝajnis al mi tre interesa partnero: kiel neprofitcela fondaĵo dediĉita al la konservado de la kultura heredaĵo de la mondo, ĝiaj celoj tre bone kongruas kun la misio de Bitarkivo rilate al la esperantista kulturo.
internet archive logo

Mi ne volis, ke la aliro al la dokumentoj dependu nur de mi aŭ de la domajno bitarkivo.org. Mi jam vidis plurajn esperantajn retejojn malaperi, kaj kun ili ankaŭ iliajn dosierojn, ĉar ne ekzistis sekurkopioj aŭ alternativaj lokoj kie la materialoj estis konservitaj. Tio ĉiam ŝajnis al mi granda perdo por nia komuna kultura heredaĵo.

Rigardante la unuan version de la retejo, estas interese vidi kiom modesta estis la komenco. Tamen ĝuste tiuj unuaj dek gazetoj montris, ke valoras kolekti, konservi kaj disponigi la historian heredaĵon de Esperanto en cifereca formo, kaj fari tion tiel, ke ĝi restu alirebla ankaŭ por estontaj generacioj.

El Vikipedio: Iván García

Iván GARCÍA estas hispana esperantisto kaj programisto. Li studis ĉe Universitato de Paris Sud XI-Grado en Informadiko kaj esperantiĝis en 2013. Iván estas la fondinto de la projekto BitArkivo en januaro 2016, li kunordigas grupon da volontuloj por konservi esperantajn gazetojn, librojn kaj aŭdio-dokumentojn pere de ciferecigo kaj alŝuto al Wayback Machine, li ankaŭ respondecas pri la retejo kaj pri la dosierujo de la projekto, ĝi nuntempe havas la subtenon de UEA. Iván estas estrarano en la Valencia Esperanto-Grupo, kie li estas kasisto ekde 2019. Iván estas vegano, li interesiĝas pri meditado, vojaĝado, filmoj, lingvoj kaj kulturoj.

Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0

← Reen al blog