| Jaroj | 1949–? |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 1060 |
Boletín de la Federación Española de Esperanto. Organo de Hispana Esperanto-Federacio. Jan. 1949- ? Unua periodo: Valencia (1949-1963). Komence dumonata, poste aperas 5 n-roj jare. 24 p. 21x15. Aldono al n- ro 6. ( Junio 1953): Circular numero 02/06/53. La H.E.F.-Adresaro. 1 p. 20x14, presita. Fondinto kaj ĉefred. (1949-1954, ĝis n-ro 61) Luis Hernández Lahuerta, (de 1954 ĝis dec. 1956) Joan Bosch Fornals, poste denove Hernández ĝis fino de 1960. Sekvis lin ĝis komenco de 1963 Pérez Saura. Dua periodo (Zaragoza, 1963-1975). De 1963 ĝis fino de 1965 redaktis la organon redakta komitato, nome Ángel Salate, Nicolás L. Escartín, Emilio Gastón, poste de 1966 ĝis dec. 1975 s-ino Inés Gastón Burillo. Tria periodo (Madrid, Jan. 1976-1977): red. Salvador Aragay en Madrid, poste en la kvara periodo la organo aperis de 1978 en Valladolid , sed la redaktoro restis ĝis fino de 1984 Salvador Aragay i Galbany. De jan. 1985 redaktis la revuon Giordano Moya Escayola, de sept.-okt. jam en Barcelona (kvina periodo), poste ekde julio 1989 ĝis julio 1997 la redaktoro kaj ĉefredaktoro estis Antonio Marco Botella. En tiu posteno sekvis lin Miguel Gutiérrez Aduriz ĝis junio 2005. Poste eldonita en Zaragoza. Aperas kvinfoje jare. Ĝis n-ro 374 ( Jan.-Febr. 2006) la redaktoro estis Manuel Pancorbo. De marto 2006 la redaktoro estas Jorge Pavón. De 1968 korektis la tekstojn Salvador Guma i Clavel. bulteno@esperanto- es.net.. IEMW 703.244-B.Esp. HEM (141). [560]. Fonto: Retaj informoj de S-ino Ana Maria Molera; Esperanto-Katalogo (UEA), 1988/89, p. 378; *S.A.T.-Amikaro, 1965-Apartaĵo, p. 5.
|
| Mezuro de la paĝo | 21x15 |
| Loko | |
| Vikipedio | Boletín |
| Vikidatumo | Q12062640 |
- El Vikipedio: Boletín
-
Boletín estas la organo de Hispana Esperanto-Federacio. Malgraŭ ĝia nomo hispanlingva, la tekstoj estas preskaŭ nur en Esperanto.
Rilataj blogafiŝoj
- La komenco de BitArkivo 13. julio 2016
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.
-
Nuestro Saludo Facetas de la difusión del Esperanto Nia unua prelego Inter la prozo de la Esperantista Gazetaro Domo konsistas el brikoj Taŭroludo Iom post iom Klerulo! Konsterniga Cikonio Spritaĵo (Gapulo) Nokta Aventuro (de “Esperantisto Slovaka”) Cursos
Nuestro Saludo Facetas de la difusión del Esperanto Nia unua prelego Inter la prozo de la Esperantista Gazetaro Domo konsistas el brikoj Taŭroludo Iom post iom Klerulo! Konsterniga Cikonio Spritaĵo (Gapulo) Nokta Aventuro (de “Esperantisto Slovaka”) Cursos