| Jaroj | 1904–1927 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 12569 |
Suno Hispana, La (LSH). Ĝi aperis kiel organo de Esperantistaj Grupoj de Valencio kaj Murcio (ĝis la apero de La Hispana Esperantisto, do ĝis 1905) ankaŭ kiel dulingva organo por
Hispana Societo por propagando de Esperanto (H.S.p.p.E). Fondis Augusto Jimenez Loira, kiu estis dum la komencaj jaroj direktoro kaj ĉefredaktoro, kun Ors Vincente Inglada kiu poste estis ĉefredaktoro de LSH. La redaktoro kaj direktoro en 1907 estis Rafael Dujos Sedo. De 1910, en kiu jaro estis fondata Kataluna Esperantista Federacio kaj komencis aperi «Kataluna Esperantisto», LSH aperis tre malregule kaj ĉesis en 1911. [Laŭ Enciklopedio de Esperanto, pp. 169, 214, kaj 328]. Ĝin anstataŭis «El Esperantista». Unua serio: Valencia (ES), okt. 1903-1911, 16 + IV p.22x16, presita, ilustrita. En 1911 Gazeto Hispana, en 1912 Nova Sento estis la oficiala organo de la Hispana Esperanto-Asocio. Dua serio (reapero): 1913-aŭg. 1914, 16 + IV p. 22x16, presita, ilustrita. En du serioj aperis 96 n-roj. Ĉefred. Ors. Vincente Inglada. red. Augusto Jimenez Loira, en 1907 Rafael Dujos Sedó. Tria serio: jan. 1924-dec. 1927, 16 + 4 p. 22x16, presita , ilustrita. 48 n-roj. Kiam Mangada Rosenörn fondinto kaj redaktoro de Hispana Esperantisto, en febr. 1923 devis translokiĝi al Afriko, kelkaj malnovaj esperantistoj restarigis LSH kaj fondis Hispanan Esperanto-Asocion, kies oficiala organo estis LSH, de jan. 1924 ĝis dec. 1927. Red. Manuel Caplliure Ballester, Fernando Soler Y Valls, Angel Novejarque kaj Antonio Guinart Aguiler. IEMW 700.058- B.Esp. GEBAA (1398). [7364]. Fontoj: La Bela Mondo, 1909 nov, p. V; Hungara Esperantisto, 1910 aŭg. p. 32; Stojan (3361); Takács (1140); Antonio Marco Botella: Analoj... paĝoj: 16, 29, 736-737, 742. 775. kaj Paul Tarnów, en Enciklopedio de Esperanto, p. 328. Suno kaj Sano. ☞ Sol og Sundhed. |
| Loko | |
| Vikipedio | La_Suno_Hispana |
| Vikidatumo | Q20481510 |
- El Vikipedio: La Suno Hispana
-
La Suno Hispana estis la plej ofte tre vigla kaj serioza Esperanta vivo en Hispanio estis multe malhelpata kaj ofte sufokata de la naciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj LSH, of. org. de la HSPE, kiu komencis aperi en okt. 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komencis aperi Kataluna Esperantisto, ĝi eliris tre malregule kaj ĉesis en jan. 1913. Ĝi estis en majo 1913 anstataŭata per „El Esperantista“. Kvankam „Kataluna Esperantisto“ daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gazeto, ĝis kiam Mangada Rosenörn en Madrid komencis eldoni en jan. 1917 „Hispana Esperantisto“-n. LSH estante pure prop. gazeto, HE estis tute skribita en E kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskribojn pri hispanaj pejzaĝoj, urboj kaj konstruaĵoj kun multaj belaj bildoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiam Mangada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj E-istoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mangada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭris 3 jarojn, de jan. 1924 - dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 - ? „Hispana E-isto“ kaj de ?-hodiaŭ „Hispana E Gazeto“-n kiel oficialan organon de HEA.
Rilataj blogafiŝoj
- La komenco de BitArkivo 13. julio 2016
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.