Irana Esperantisto
Kultura sezonrevuo en la persa kaj Esperanto
- Peceto de Vikipedio: Irana Esperantisto
Irana Esperantisto estas la oficiala organo de la Irana Esperanto-Asocio kaj servas kiel sendependa kultura sezon-revuo en Esperanto kaj la persa. Ĝia reala persa kaj Esperanto titolo estas Pajam-e Sabzandiŝan. Faslname-je Farhangi-je Do-Zabane-je Farsi-Esperanto = Payam-e Sabzandiŝan (Mesaĝo de Verd-pensuloj respektive Mesaĝo de Verd-ideanoj). Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto. Preskaŭ duono de ĉiu n-ro estas en Esperanto kaj duono en la persa. Ekde aŭtuno 2020 ĝi subtitoliĝas esti magazino en Esperanto, la persa, araba kaj kurda, kvankam la kontribuoj en la araba kaj kurda estas komence nur simbolaj. Tamen, en la reta eldono de aŭtuno 2022 de 40 paĝoj, el kiuj 2 estis nur titolpaĝaj grafikaĵoj, kvin estis en la araba kaj kvar en la kurda - tio estas signifa parto.
La plej fruaj kvin numeroj de Irana Esperantisto estis senpage elŝuteblaj ekzemple de la eksa retejo members.lycos.co.uk/iranespo: Pliaj de la 1-a ĝis la 16-a eldono atingeblas per la reta biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, kaj pluaj 19 numeroj de la unua serio ekde 2002 kaj 29 de la dua serio ekde 2012 krome atingeblas ĉe BitArkivo (vidu sube). Nun en la retejo de Irana Esperanto-Asocio rete videblas ĉiuj numeroj de la dua serio ekde printempo 2012 en formato PDF, kiuj ĝis la fino de 2022 ankaŭ arkiviĝis per la Interreta Arkivo en San-Francisko, Usono.
Propra retejo www.sabzandishan.com lastfoje arkiviĝis en januaro 2013, sed la retejo pri magazinoj de Irano, magiran.com, daŭre listigas kaj prezentas la magazinon (en la persa), kaj ĉiam bildigas la plej lastan titolpaĝon. Ĝis nun kelknumere Vikipedio prezentiĝis en la revuo.
Jen prezentadoj kaj recenzoj de la 4-a kaj 5-a numeroj de Irana Esperantisto el 2003 fare de Barbara Pietrzak en la retejo radio.com.pl de la Pola Radio. Barbara ankoraŭ plu regule prezentis kaj recenzis la unuan serion de la revuo en sia radia programo en la 2000-aj jaroj.
Eblas legi kompletan tekston de artikolo el la 5-a numero de 2003 pri potenciala rolo de interreto en ega ekdisvastigo de Esperanto jene: Sekvi la Majstron Interrete.
Laŭ aserto menciita en 2004 en la intertempe ankaŭ kreita angla versio de tiu ĉi artikolo, la anglalingva magazino Newsweek publikigis kelkajn artikolojn kiuj unue estis publikigitaj en Irana Esperantisto. Tio estus interesa informo, se oni povus konkretigi la aserton kaj konfirmi ĝin per referencoj.
Unua Serio
1a Serio, Numero 01, Aŭtuno (2002)
Respondeca direktorino: Fariba N.Maĝd Ĉefredaktoro: M.Reza Torabi Kovrilo: Ŝahram Hasanzade Eldonaj aferoj kaj abonantaro: Reza Haĝihasanlu
Enhavo: ●p2 Noto de respondeca redaktorino ●p3 Mesaĝo de UEA prezidanto ●p4 Sinprezento de d-ro Sayadpour ●p5 Psikologie ●p6 Vojaĝ-raporto ●p8 Nova proverbaro ●p9 Iranaj vidindaĵoj ●p14 Irana kulturo ●p27 Persa parto: Redaktora noto ●p26 Mesaĝo de UEA prezidanto ●p24 Historio de E-o en Irano ●p22 Praga manifesto ●p21 Kio ni estas kaj kion ni celas ●p18 Esperanto-literaturo ●p15 Irana kulturo
1a Serio, Numero 02, Vintro (2003)
Enhavo:
1a Serio, Numero 03, Printempo (2003)
Enhavo:
1a Serio, Numero 04, Somero (2003)
Enhavo:
1a Serio, Numero 05, Aŭtuno (2003)
Enhavo:
1a Serio, Numero 06, Vintro (2004)
Enhavo:
1a Serio, Numero 07, Printempo (2004)
Enhavo:
1a Serio, Numero 08, Somero (2004)
Enhavo:
1a Serio, Numero 09, Aŭtuno (2004)
Enhavo:
1a Serio, Numero 10, Vintro (2005)
Enhavo:
1a Serio, Numero 11, Printempo (2005)
Enhavo:
1a Serio, Numero 12, Somero (2005)
Enhavo:
1a Serio, Numeroj 13-14, Vintro (2006)
Enhavo:
1a Serio, Numeroj 15-16, Printempo-Somero (2006)
Enhavo:
1a Serio, Numeroj 17-18, Printempo-Somero (2007)
Enhavo:
1a Serio, Numero 19, Aŭtuno (2008)
Enhavo:
Dua Serio
2a Serio, Numero 01, Printempo (2012)
Enhavo:
2a Serio, Numero 02, Somero (2012)
Enhavo:
2a Serio, Numero 03, Aŭtuno (2012)
Enhavo:
2a Serio, Numero 04, Vintro (2013)
Enhavo:
2a Serio, Numero 05, Printempo (2013)
Enhavo:
2a Serio, Numero 06, Somero (2013)
Enhavo:
2a Serio, Numero 07, Aŭtuno (2013)
Enhavo:
2a Serio, Numero 08, Vintro (2014)
Enhavo:
2a Serio, Numero 09, Printempo (2014)
Enhavo:
2a Serio, Numero 10, Somero (2014)
Enhavo:
2a Serio, Numero 11, Aŭtuno (2014)
Enhavo:
2a Serio, Numero 12, Vintro (2015)
Enhavo:
2a Serio, Numero 13, Printempo (2015)
Enhavo:
2a Serio, Numero 14, Somero (2015)
Enhavo:
2a Serio, Numero 15, Aŭtuno (2015)
Enhavo:
2a Serio, Numero 16, Vintro (2016)
Enhavo:
2a Serio, Numero 17, Printempo (2016)
Enhavo:
2a Serio, Numero 18, Somero (2016)
Enhavo:
2a Serio, Numero 19, Aŭtuno (2016)
Enhavo:
2a Serio, Numero 20, Vintro (2017)
Enhavo:
2a Serio, Numero 21, Printempo (2017)
Enhavo:
2a Serio, Numero 22, Somero (2017)
Enhavo:
2a Serio, Numero 23, Aŭtuno (2017)
Enhavo:
2a Serio, Numero 24, Vintro (2018)
Enhavo:
2a Serio, Numero 25, Printempo (2018)
Enhavo:
2a Serio, Numero 26, Somero (2018)
Enhavo:
2a Serio, Numero 27, Aŭtuno (2018)
Enhavo:
2a Serio, Numero 28, Vintro (2019)
Enhavo:
2a Serio, Numero 29, Printempo (2019)
Enhavo:
Ni invitas vin fari donacon al ni por ke ni povu daŭrigi nian laboron pri esperanta arkivado.
BitArkivo bitarkivo.eo