Sennaciulo
Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda
| Jaroj | 1920–2009 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 12098 |
Sennaciulo. Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Fondinto Eŭgen Adam [Lanti]. Unua serio: Paris (FR), Leipzig (DE). Semajna organo ĝis jan 1932, dusemajna ĝis jan 1933, kaj monata de febr. 1933. Okt. 1924-1939, 8-16 p. 32x23. Post la viena UK (1924) la redaktadon prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig ( J. Bannier, P. Lévy kaj Kreŝimir Barkoviĉ), poste en 1925 redaktis la organon Richard Lerchner (Leipzig,DE). Ĉefred. estis Kreŝimir Barkoviĉ. Dir. de la publication: Yves Peyraut. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti [Eŭgen Adam] dum kelka tempo prizorgis la redaktadon. Poste (de febr. 1928) redaktis Norbert Barthelmess, krome en 1924-1925. De dec. 1939 ĝis aprilo 1940 kaj post la milito de jan. 1946 ĝis dec. 1948 redaktis la organon k-do Bas Wels. La meza eldonkvanto en 1934/1935 estis 4200 ekzempleroj. Monata aldono: «La Lernanto». Dua serio: En 1945 sub titolo: Kosmopolito, tajpita, ofsetita. 1946- 2009. Red. (1993) Kreŝimir Barkoviĉ. Suplemento al n-ro 409: Protokolaro pri la XIII-a SAT-Kongreso.* Supplément aŭ n-ro 17(600) de Sennaciulo, majo 1955. 2 p. presita „La Estraroj de la kunlaborantaj organizoj en Nederlando. Supplement á n-ro 762, n-ro 11/1963: 1 p. A4. ĉ. 27x17. Abonantoj en 1929 4 mil, eldonkvanto en 1980 4500 ekzempleroj. [7053]. Faksimila eldono far d-ro Reinhard Haupenthal. Ie en Germanio (FRG/DE), 1971. Jarkolektoj 1946-1970. ISSN 1163-0442. IEMW
|
| Mezuro de la paĝo | 32x23 |
| Loko | |
| Vikipedio | Sennaciulo |
| Vikidatumo | Q3478568 |
| Mankantaj numeroj | numeroj antaŭ 1925. num n21 feb-19a 1925. n41 jul-9a de 1925. n212 okt-25a 1928. n229 feb, n230 , n231 marto.(jaro 1929). n415 mar25 1934. n436 dec25 1936. Numeroj >= jaro 1938 |
- El Vikipedio: Sennaciulo
-
Sennaciulo estas la oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde oktobro 1924.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.