Popola Fronto
Informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo
| Jaroj | 1936–1939 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 10983 |
Popola Fronto. Subtitolo: Duonmonata informa bulteno internacia pri Hispana lukto kontraŭ la faŝismo. Eld. Grupo Laborista Esperantista. Ekeldonis ĝin la popola registaro. Alifonte: Eldono de Grupo Laborista, Esperantista. Valencia (ES), nov. 1936-jan.1939, 9, 8 p. A4. presita. 44 n-roj. Fondinto kaj ĉefredaktoro (en 1936) Luis Hernández Lahuerta.* Kunredaktoro Vilhelmo [Wilhelm] Bosch. Kunlaboradis-inter aliaj-Trifon Ĥristovski (BG) kaj Franz Haiderer (el Wien ,AT). IEMW 703.289-D.Esp. GEBAA (387). [6478]. Fontoj: La Praktiko, 1936 nov. p. 12; Ĉielarka Standardo, 1937/1, p. 14; Abonebla ĉe Svenska Esperanto-Tidningen. La Espero. Majo 1937, p. 78; Sur la du frontoj, p. 23; La Suda Stelo, 1948 Jan. p. 8; Heroldo de Esperanto,* 1971 Majo 20, n-ro1971/ 8, p. 4; S.e.M.- ante,1986/10 (22), p. 6; Bulgara Esperantisto, 1987 febr. p. 4; La Movado, n-ro 472, 1990 jan. p. 6; Libro de Marco Botella: Analoj ... p. 455.
|
| Mezuro de la paĝo | A4 |
| Loko | |
| Vikipedio | Popola_Fronto_(gazeto) |
| Vikidatumo | Q20478142 |
- El Vikipedio: Popola Fronto (gazeto)
-
Popola Fronto estis Esperanto-gazeto eldonita en Valencio, Hispanio, de Luis Hernández Lahuerta kaj Guillermo Bosch dum la Hispana Enlanda Milito, kiu propagandis la vidpunktojn de la respublikana flanko tutmonde, en tre flua lingvo. Ĝi publikigis ĉefe oficialajn informojn, sed ankaŭ entenis novaĵojn pri la partopreno de esperantistoj kaj de la helpo de diverslandaj simpatiantoj.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.