Perspektivo

Sendependa revuo

Jaroj 1978–1983
BPEAPE N-ro 10853
Sendpenda revuo. Sentinelo por la Humaneca Internaciismo. La voĉo de Dana agadgrupo de N.E.M. [Neŭtrala Esperantista Movado]. Eldonita de Eldonejo Perspektivo en Rödovre (DK). Haslev (DK), Rödovre (DK), Köbenhavn (DK), sept. 1978- aŭg. 1983, 12 p. kompostita, mimeografita, ilustrita. 30 n-roj? En 1981 speciala n-ro omaĝe al Martimer. De 1976 ĝis 1981 eldonis Peter Zacho. Speciala numero aperis 01.08.1983, 16-paĝa, redaktita de Peter Zacho. Redaktorino Rie Krainer/Zacho (Haslev). IEMW 371.952-B-C.Esp. kaj 706.719-B.Esp. Komplete en GEBAA (1546). [6389]. Fontoj: K.E.C. Katolika Esperanto- Centro, 1979 febr. p. 8; Katalogo (UEA), 1980/1982, p. 288; Nov-Zelanda Esperantisto, 1979/2, p. 6; El Popola Ĉinio. 1992/9, p. 19.
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj