Norvega Esperantisto
| Jaroj | 1910–2007 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 10187 |
Norvega Esperantisto. Esperantobladet. Dumonata revuo de Norvega Esperantista Ligo. Oficiala organo de Norvegaj Grupoj Esperantistaj. Kristiania/Oslo (NO). Unua serio: 1910dec. 1914, 16 p. 23x16, presita. Red. Einar Schibbye (1910-1912), Sören Engesgaar Christie. Ĉefred. Honoratus Bonnevie. Restarigis ĝin en 1922 kaj 1932 Rolf Bugge-Paulsen. Dua serio: 1923-1924,* 8 p. 32x23, presita. 6 kajeroj. Red. Honoratus Bonnevie, Martin Muribo kaj Rolf Bugge-Paulsen. *La presejo forbrulis. Tria serio (1932-1942, 1945- 1950): kunred. Honoratus Bonnevie, red (de 1933 ĝis 1934) Alf Christensen, de 1935 F-ino Liv. Sandberg, fratoj Rosbach 10 n-rojn sur 80 paĝoj. La titolo en tiu ĉi serio, ĝis 1950: Esperantobladet. La nazioj ne permesis la eldonon en 1943-1944. [5947]. Kvara serio: 1950-2007? Redaktoroj: M. Christensen, D. Langmyhr, H. Wiull, Eyolf Östren, post 1945 dum iom da tempo Arnfinn Jensson. Redaktis dum multaj jaroj Oluf Olsen. Ĉefred. Vidar Vik (1976- 1985-?), (1990- 2004?) Douglas Draper, enpaĝigis Judith Parelie Mortensen. Eldonkvanto 360 ekzempleroj. De 1994 ĝis 2002 aperis malbone numerigitaj numeroj. Laŭ la redaktoraj klarigoj en la katalogo de GEBAA aperas la realaj ciferoj. ISSN 0029-361X. IEMW 700.015-B.Esp. 41 kompletaj jarkolektoj en GEBAA (1508). [5947]. Antaŭe: Norvega Esperanta Gazeto. Antaŭe kaj poste: Esperantobladet. inform@esperanto.no. Fontoj: Esperanto (UEA), 1911/2, p. 10; kaj 1951/2, p. 36;Tutmonda Jarlibro Esperantista, 1912, p. 207; Esperanto Triumfonta, n-ro 84, 1922-05-14, p.3; Heroldo de Esperanto, 1936/3 (n-ro 864), jan. 19 1936, p. 1; La Espero, 1976/3, p. 27; Katalogo (UEA), 1980/1982, p. 289; Eventoj, n-ro 79 (1) junio 1995, p. 8.
|
| Mezuro de la paĝo | 23x16, 32x23 |
| Loko | |
| Vikidatumo | Q12353275 |
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): Mankas ĉiuj krom 1993. Aliĝu ĉi tie: https://www.esperanto.no/membroj/neisto/ kiel membro por ricevi la lastajn erojn de la revuo.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.