Monato

Monato

Internacia magazino sendependa

Jaroj 1980–2007
BPEAPE N-ro 9637
Monato. Internacia magazino sendependa. Esperanta organo nemovada. 200 kunlaborantoj en pli ol 60 landoj raportas originale en Esperanto. Aperas dekunu n-roj jare, A4, presita, ilustrita, kun kolora kovrilpaĝo. Eldonas TK/Stafeto, Torben Kehlet. Schoten (BE), Brasschaat (BE), Antwerpen (BE), jan. 1980-2007, 40 p. 28x18, presita, kovriloj kolore ilustritaj. Ĉefred. (ĝis la fino de 1991) Stefan Maul (Leutkirch), red. Paul Peeraerts (Antwerpen). Unu el la rubrikredaktoroj Tim Carr, red. Franko Luin. La rubrikon «Literaturo de Monato» redaktis William Auld ĝis fino de 1997. Aldonaĵo: La Jaro. Praktika enciklopedieto de Monato en la jaroj 1982, 1985, 1987, 1988, 2008. En 1985 ĝi havis 1600 abonantojn. Aperis enketoj inter la legantoj de Monato (majo-junio 1992). Publikigis Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen (BE), 4 p. 29x20, presita.* Aldone aperis praktika poŝkalendaro de Monato. (1981 -1988, 2008. Aldonaĵo: Aldono al Monato: Manlibro pri ĵurnalismo. Verkita de s-ino Judith Junger. (en 1989 2-a eldono 1994) . ISSN 0772-456X. IEMW 372.797-C.Esp. Preskaŭ komplete havas GEBAA (1975). [5575]. Antaŭe: Semajno. Fonto: Heroldo de Esperanto, 20 okt. 1979, n-ro 1979/15 (1656); Recenzis Juan J. Hernandez en Heroldo de Esperanto, 1980/6; Studo pri Monato en La Espero, 1982/5 , krome 1982/6, pp. 67-69; Komputado, 1984/1, p. 26; Norvega Esperantisto, 1998/5; Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi. Vol. 2 (5266).
Mezuro de la paĝo 28x18
Loko
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj