Liberecana Ligilo
| Jaroj | 1969–1999 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 8822 |
Devizo: «Nek sklavo nek mastro, Nek dioj nek estroj». Kvaronjara bulteno de la Liberecana Frakcio de S.A.T. [Sennacieca Asocio Tutmonda]. Eld. adm. Association des Travailleurs Esperantistes de Toulouse. Paris (FR), Unua serio: julio? 1969-1993, 20 p. formato ĝis la fino de 1978 A4, poste ĝis la fino de 1984 A5 kaj de 1985 denove A4. En la komencaj jaroj , de julio 1969 estas memstara bulteno, nur enŝovita en gazeton «La Juna Penso», kiel ties suplemento. Redaktoroj M. Ternant (Epinay-sur-Seine, FR), k-ino Jaqueline Lépeix, Remo Magnani (Paris, FR), k-do A. Mambrado (Toulouse, FR), inter 1985-1990 P. Persson (Färsta, SE), depost sept.1990 ĝis 1993 William Firth (Berlin, DE). Dua serio: 1994- 1999. La 93-a n-ro aperis en 1998. Red. Gilbert Ledon (Sao Paŭlo, BR). IEMW 1,655.790- B-C.Esp. [5115]. Fontoj: The Worker Esperantist, n-ro 225; March.-April 1971; SAT-Amikaro, 1981 julio, p. 42; Norda Gazeto, 1982/3, p. 5.
|
| Loko | |
| Vikipedio | Liberecana_Ligilo |
- El Vikipedio: Liberecana Ligilo
-
Liberecana Ligilo estis bulteno de la Liberecana Frakcio de SAT, eldonita de 1969 ĝis 2004 kiu raporti plejofte multajn mallongajn novaĵojn ĉefe el liberecana vidpunkto, sed ne sole. Ekzemploj de tiaj novaĵoj estis la nuklea katastrofo en Ĉernobilo, la devigaj transloĝiĝoj de laponoj en Svedio, la rus-ŝovinisma ekstremdesktra movado Pamjat en Rusio, ekologiaj problemoj en la mondo aŭ novaĵoj de Amnestio Internacia.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.