Le Travailleur Esperantiste / La Esperantista Laboristo

Le Travailleur Esperantiste / La Esperantista Laboristo

Jaroj 1920–1985
BPEAPE N-ro 3238
Esperantista Laboristo, La. Titolvarianto: Esperantista Laboristo (1920-1921). Le Travai-
lleur Esperantiste. Socialista sindikatista, liberecana, internaciista organo en Esperanto. Orga-
no de la «Fédération Espérantiste Ouvriere» (FEO, Laborista Esperantista Federacio). Ĝi estis
eldonita kvarfoje jare. Paris (FR), febr.1920-aŭg. 1921, 8-12 p. 27-30x22. 19 kajeroj kun aldo-
no «Le Travailleur Espérantiste». HEM (1910), GEBAA (301). Red.* Eugeno Adam** [Lan-
ti], L. Glodeau. Poste: Sennacieca Revuo. Organo de la Tutmonda Laboristaro. Dua epoko:
en sept. 1936 ĝi fariĝis bulteno de la Fédération Espérantiste du Travail (FET, Laborista Espe-
rantista Federacio). Post kongreso de unuiĝo inter la FEO kaj la FEP (Fédération Esperantiste
Prolétarienne, Proleta Esperantista Federacio, franca sekcio de I.P.E.) la organo estis eldonita
ĉiumonate ĝis sept. 1939. En marto 1945 aperis speciala n-ro, anoncante la unuiĝon de la Fran-
caj Esperantisoj en unu granda esperanta asocio (UEF, Unuiĝo de Francaj Esperantistoj). Tria
epoko: La Esperantita Laboristo, poste La Travailleur Espérantiste). Dumonata organo de la
Franca Labor-Esperantista Federacio (F.E.T.) En 1946 reaperis la organo internacie redaktita,
kunlabore kun belgaj kaj svisaj kamaradoj. La organo multe kontribuis al la fondiĝo de Mon-
dpaca Esperantista Movado (MEM). En 1947 aperis kune kun Le Travailleur Esperantiste.* Ĝi
ĉesis fine de 1958, pro tro grandaj elspezoj. Aperis entute 72 n-roj? Red. (en 1973) Marcelle
Robineau. IEMW 705.075- C.Esp. HEM (187). Kvara epoko (1975-1985-?: Post silento de
16 jaroj la organo, en 1975 reaperis sub formo mimeografiita, 10-foje jare, je la servo de la tut-
monda paco. Dumonata organo de la Franca Labor-Esperantista Federacio (F.E.T), 8 p. 32x25,
31x21. IEMW 1,771.917-C.Esp. HEM* (1910). [1784]. Fontoj: La Progreso, 1920/4-5, p.
44; Heroldo de Esperanto 1947/17 (n-ro 1076), p. 4; Stojan (3305a), p. 320; Takács (268),
Enciklopedio de Esperanto*,* p. 325; Bulgara Esperantisto, 1959/3, p. III; l’ omnibuso, 1973
sept.- okt. p. 13; Katalogo (UEA), 1984/85, p. 328; krome informoj ricevitaj perletere de Fé-
dération Espérantiste du Travail, la 29-an de marto 1985; Budapeŝta Informilo, junio 1985.
Mezuro de la paĝo 27-30x22, 32x25, 31x21
Loko
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj