La Socialisto
| Jaroj | 1926–1934 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 12236 |
La Socialisto. Dulingva kvaronjara organo de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE). De 1930 oficiala organo de Socialista Esperanto-Asocio en Germanujo. Lokaj ligaj informoj. Eldonisto: Otto Simon. Unua serio: Vieno (AT), jan. 1926 – febr. 1934, 8 p. 24x16 cm; ekde 1931, 32x24 cm. Redaktoroj: Ferdinand Seidl, Martin Klein, Adalbert Klatil kaj Hans Weinhengst. Sekretario: Franz Jonas. Entute 159 numeroj. Speciala numero por la junularo (julio 1929). En 1934 la eldonkvanto jam estis 4000 ekzempleroj. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, p. 328. Poste reviviĝis en Francio. Dua serio: Kvaronjara organo de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE), 1962 – apr./junio 2000. Red. (1962) Friedrik Mosek; (1964) d-ro Franz Scheibenreiter; resp. red. (1981–1982) Max Finkenzeller kaj Walter Habert. De 1993 n-ro 1 redaktis s-ino Helga Farukuoye. De 1999 kvarpaĝa, tajpita, multobligita gazeto. Ekde ĉ. 2001, paĝoj de «La Socialisto» poste aperas en LEA/G Magazino (ekde n-ro 29). IEMW 700.053-B.Esp. kaj 949.465-B.Esp-1. GEBAA (332). [7137, 7138]. Fontoj: Esperanto (UEA), 1926/4, p. 87 (19); Esperanta Junularo, 1929 n-ro 7/8, p. 71; Stojan (3318a), p. 321; Aŭstria Esperantisto, 1932/1, p. 8; Jarlibro de la Esperanto-Movado, 1933, pp. 428–429; Takács (1107); Hungara Heroldo 1835/1 (febr.), p. 24; The Worker Esperantist, 1964/6, n-ro 162, p. 451; Heroldo de Esperanto (1374), 1964/5, p. 2; Bulteno (AFEF), 2001/2, p. 2.
|
| Mezuro de la paĝo | 32x24 |
| Loko |
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.