La rondo
Oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio
| Jaroj | 1940–1957 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 11759 |
Rondo, La. The Australian Esperanto monthly. Monata oficiala organo de Aŭstralia Espe-
ranto-Asocio. „En Aŭstralio estas permesite eldoni gazetojn en fremda lingvo nur post aparta permeso de la registaro. La Rondo ricevis tiun permeson kun kondiĉo, ke ĉefartikolo kaj entute kvarono de la tekstoj estas anglalingvaj. En Adelaido [Adelaide] en 1939, grupo de esperan- tistoj sub la gvidado de fraŭlinoj Win Addis kaj Lydia Bailey starigis traduk-rondon kaj por progresigi ĉi tiun rondon, iniciatis revuon Inter Ni, en kiu estis la traduk-provoj fare de la stu- drondanoj... Post kiam fraŭlinoj Addis kaj Bailey sendis al s-ro Banham la unuan eldonaĵon de Inter Ni en 1940, li sugestis ke li redaktu la revuon kaj vice F-ino Bailey proponis ke ŝi tajpu kaj multobligu la foliojn rilate al la traduk-kurso de S-ro Banham. El tiu ĉi kunaranĝo naskiĝis en nov. 1940, La Rondo.* Unue ĝi estis presita per kromografilo, sed poste F-ino Bailey, pro- prakoste aĉetis maŝinon por hektografie presi la foliojn. En 1941 estis decidite starigi la revuon kiel oficialan organon de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA). S-ro Banham restis redaktoro, F-ino Addis iĝis kasistino de AEA kaj F-ino Bailey respondecis pri la enhavo de la bulteno. Unua serio: Perth (AU), okt. 1940-dec. 1942. Dua serio: Melburno [Melbourne], Essendon (VIC, AU), sept.? 1945-dec. 1958? A5, multobligita, de jun. 1947 presita. Almenaŭ 87 n-roj. Red. Frank Reginald Banham (Essendon). La indeksojn de la revuo kompilis Ralph Harry. Tria ? serio: Ie en Aŭstralio. 2008. IEMW 703.212-B.Esp. GEBAA (1959). [6842]. Antaŭe: Inter Ni. Poste: The Australian Esperantist. Fontoj: Dansk Esperanto-blad, 1946/5, p. 38; La Espe- rantisto, 1947/9, p. 106; Esperantisto 1949/1, p. 6; The British Esperantist, 1952 May/June, p. 177; S.A.T.- Amikaro, 1961 aŭg./sept. p. 72; Medicina Revuo, 1956 dec p. 34; La Esperanta Gazetejo, 2008, p. 1; Roy Ross* : Esperanto en Aŭstralio, p. 104. |
| Loko |
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.