La espero (Svenska)
0rgan för Svenska Esperanto-Förbundet
| Jaroj | 1913–2006 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 4295 |
Espero, La. Svenska Esperanto-Tidningen. [Sveda Esperanto-Gazeto]. Organ för Svenska Esperantoförbundet. Utgiven av Gefle Esperantofödering. Fondita en 1913. Gävle/Gefle. [La presejo ĝis 1919 estis en Gefle, poste en Stockholm]. Unua periodo: Stockholm (SE), febr. 1913-dec. 1924, 8 p. 30x22. Aperadas monate, neregule. En 1914 ekeldonis Einar Adamson. Redaktis ĝin Rudolf Pehrsson (Gefle, nur ĝis n-ro 1915/5, pro militservo), John Valentin Lundgren (1915/6-1918, Hedemora). En la kolofono de la 12-a n-ro de la organo aperis la sekva informo: Redakcio: John Valentin Lundgren, Johan Helsing kaj Honoratus Bonnevie (Kristiania(!)/Oslo (NO). En la jubilea artikolo** ne troveblas la lastaj du nomoj. Poste redaktis la federacian organon Paul Axel Nylen (1918-1920, poste en 1927), Albin Henning Halldor (1921-junio 1927), redaktoro de sveda fakgazeto, kunfondinto de Eldona Societo. Dua periodo: (nova titolparo): Svenska Esperanto-Tidningen. La Espero. De jan. 1925 la formato estis A5, kun verda kovrilo kaj duobla paĝnombro ĝis la jaro 1935, poste revenis la komenca formato A4. Ĉiuj aliĝintoj al la 26a UK (1934, Stockholm) ricevis senpage la gazeton.* En nov. 1936 aperis svedlingva propaganda numero kun titolo La Espero. Redaktoroj de la federacia organo: Paul Axen Nylen (1927 aŭg.- dec.), Bernhard Eriksson (de jan. 1928 ĝis junio 1938), presisto en Ludvika. Li tranlokiĝis kun sia presejo al Stockholm, kie oni presis la revuon ĝis 1980! De oktobro 1938 s-ino Eva Julin fariĝis honorofica redaktoro, ĝis nov. 1946. La organo regule, monate aperis dum la tuta daŭro de la 2-a mondmilito! En febr. 1940 por ŝpari monon la verda koloro de la frontpaĝo malaperis. Ĝi reaperis en dec. 1946, kiam la redaktadon transprenis Oskar Svantesson ĝis 1950. En marto 1951 provizore redaktis la organon Suna Alms, estro de Eldona Societo. Ekde aprilo 1951 ĝis julio 1953 redaktis la organon Bengt Joelsson. Tiam la redaktora stafeto estis transdonita al la tutsvedie kaj internacie konata Tiberio Morariu. De aŭg. 1953 oni povas paroli pri tria periodo: Dumonata parte nacilingva organo de Sveda Esperanta Federacio. La frontpaĝo ŝanĝis aspekton, ricevante novan logotipon. La nova/malnova ĉeftitolo de jan. 1957 estas La Espero, kun subtitolo Svenska Esperanto-Tidningen. En 1955 redaktis la organon Teodor Julin. Anoj de la redakcia komitato en 1957: Tiberio Morariu, H. Törnskog kaj Sune W. Ahlm.*** Sune W. Ahlm kaj Franko Luin estis t.n. teknikaj helpantoj, ankaŭ sub la redaktoreco de Ake Blomberg,(1970-junio 1977) kiu sekvis post la eksiĝo de Tiberio Morariu en 1969. Inter julio 1977-okt. 1983 Franko Luin redaktis la federacian organon. Redakcianoj en 1977: Sven Alexandersson, Ake Blomberg, Anita Lindholm, Geoffrey Sutton. La ekspedadon prizorgis Anna-Greta Strönne. La ŝango de la formato estis pro transpreno de la presado en la propra presejo de Esperanto-Centro. Speciala n-ro kun titolo: «1889- 1979 Naŭdek jaroj de esperanto en Svedio» aperis en 1979/8. S-ino Karin Lundquist (Arboga, SE) redaktis la organon inter nov.-1983-1989? Redakcianoj en 1983-1984 Ulf Ribers kaj Bertil Danielsson (distribuanto). Sekvis ŝin Leif Nordenstorm (1990, Lulea), kaj Per Aarne Fritzon (1993, Hägersten). Redakcianoj en 1995: S-ino Agneta Emanuelsson, Kaisa Hansen (sekretario de la redakcio), Franko Luin (teknika redaktoro), Bengt Nordölf. Respondaj eldonantoj estis W. Wahlund (dum 60 jaroj! ĝis 1973), post lia forpaso Bertil Aakerberg* (dum pli ol dudek jaroj) kaj Leif Nordenstorm. Entute aperis preskaŭ mil n-roj, sur ĉ. 10 mil paĝoj. ISSN 0014-0694. sveda@esperanto.se. sef@espeanto.se www.esperanto.se. IEMW 700.024-B.Esp. HEM (34). [2489]. Fontoj : Stojan (3417), p. 328; Takács (397); Germana Esperantisto,* 1934/1, p. 10; La Espero 1957/5**,* p. 43; La Espero 1964/5-6, Majo-Junio, p. 62; Esperanto (UEA), Junio 1961, p. 118; Esperanto (UEA) 1989/11, p. 196; La redaktoran liston ni kompilis laŭ artikolo pri la 75-jara La Espero*,* en 1988, apr. p. 20-21; Sune W. Ahlm: 75-jara La Espero-Svenska Esperanto-Tidningen (1913-1988); La Espero 1995/6, p. 2; Jarlibro de UEA 2006, p. 48.
|
| Mezuro de la paĝo | 30x22, A5, A4 |
| Loko | |
| Vikipedio | La_Espero_(Svedio) |
| Vikidatumo | Q11175891 |
- El Vikipedio: La Espero (Svedio)
-
La Espero estas periodaĵo kaj organo de la Sveda Esperanto-Federacio (SEF), fondita en Gävle, februaro 1913, de Rudolf Pehrsson kaj Werner Wahlund. En la unuaj jaroj ĝi produktiĝis kaj ekspediĝis en tiu urbo.
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.