La Esperantisto

La Esperantisto

Jaroj 1889–1895
BPEAPE N-ro 3319
Esperantisto, La. Monata gazeto de la lingvo internacia «Esperanto». La unua esperantista
gazeto. Zeitschrift für die Freunde der Esperantosprache. Gazeto por la amikoj de la lingvo
Esperanto. Nürnberg (DE), [Schalke (DE), depost 1892]. La 1-an de Sept.-1889-junio 1895,
8 p. 35x26, (de 1892) 16 p. 22x14. Entute 66 kajeroj. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto
(Dr. L. Zamenhof ) eldonata de Chris[tian] Schmidt, prezidanto de la Klubo Mondlingva en
Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato. La unua numero havis trilingvan (germana, franca
kaj Esperanta) ĉefartikolon kun titoloj «Prospekt», «Prospektus» kaj «Prospekto». La unua
redaktoro kaj eldonanto estis Christian Schmidt (Nürnberg). Kunredaktoro kaj poste (de
januaro 1890) redaktoro kaj eldonanto estis d-ro L[udoviko, Lazaro] Zamenhof (Warszawa).
Eldonanto- Administratoro W. H. Trompeter (Schalke), kiu financis la eldonadon de 1892
ĝis 1894. La unua n-ro en 1894 (n-ro 49-a) aperis kun titolo: Esperantisto. IEMW 703.193-
B- D.Esp. HEM (1018). [1838]. Laŭ «La Suda Stelo» sole du personoj en la mondo posedas
la tutan kolekton de «La Esperantisto»: S-ro Bailey en Manchester kaj S-ro E. de Wahl en
Tallin*.* Laŭ Eugen Wüster la biblioteko de Edgar de Wahl pereis dum la milito, li apenaŭ savis
la vivon. Ekzistas faksimila eldono La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperan-
to. Reeldono, faksimila represo de la nurenbergaj jarkolektoj 1989-1895 en Hildesheim, kun
postparolo de Reinhard Haupenthal (DE), 1988, 822 p. B5, bindita. ISBN 3487-09062-7. „
**Honore al sia 100-jara datreveno de la unua Esperanto-gazeto estis sendita la 1-an de septem-
bro 1989 telekopie (foto kaj teksto) al ricevantoj en 15 landoj. Iniciatinto kaj realiganto estas
Roland Schnell (Okcidenta Berlino, Berlin FRG/DE). GEBAA (1966). [1839]. Fontoj: Sto-
jan (3190); Takács(286); La Progreso,** majo 1932, p. 54; Enciklopedio de Esperanto, p. 319;
Germana Esperanto-Revuo, 1964, pp. 1-2;* L’ omnibuso, sept.-okt. 1969, p. 16; * Heroldo de
Esperanto 1989.XII.18 (n-ro 1819), p. 1; Literatura Foiro, n-ro 121, p. 31 (pri la centjariĝo de
la organo); La Movado, **1989 nov. (n-ro 465), p. 16.
Loko
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj