La Vojo de Klerigo

La Vojo de Klerigo

Organo de la Ŝtata Scienca Metodologia Komitato ĉe la Popola Komisario por Klerigo de l'Ukraina Socialista Sovet-Respubliko

Jaroj 1926–?
BPEAPE N-ro 14009
Titolvarianto: Vojo al Klerigo. Eld. Popola Komisario por klerigo de l’ Ukraina Socialista Sovet-Respubliko. Ĥarkov/Harkiv. Unua serio: jan. 1926 -dec. 1930, 4-6 p. 27x18. Dua serio: Jan. 1932-? 8 p. 22x15. Almenaŭ 4 n-roj. Esperantlingva resumfolio de monata ukraina ruslingva revuo pedagoga «Ŝlah Osvity». De la Esperanto-resumo oni tradukas francan («La Voie de l’ education») kaj germanan (Der Weg der Aufklärung«) bultenon. Entute 65 n-roj? La januara n-ro de 1931 portis la titolon »Komunisma Klerigo". IEMW 700.151-C-Esp. GEBAA (568). [8144, 9760, 9843]. Fonto: Stojan (3269), p. 317.
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj