La Mondo (Ĉinio)
Kontraŭimperialisma propaganda gazeto
| Jaroj | 1911–1936 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 9711 |
Mondo, La. Kontraŭimperialisma propaganda gazeto. Iniciatis kaj eldonis Ŝeng Kuo-ĉeng,
kune kun Lu Ŝi-ĉin kaj aliaj. Oficiala organo de Ĥina Esperanto-Asocio. Sanghai (CN). Unua serio: nov. 1911, 8 p. 24x16. Red. K. Ch. Shan. Sola kajero, laŭ Prof. D-ro Ulrich Lins verŝaj- ne la unua Esperanto-gazeto en Ĉinio. [5631]. Monata organo de Ŝanhaja Esperantista Ligo. Dulingva organo. Dua serio: dec. 1932-1937, 8 p. 38x27, presita. De okt. 1933 monata, (de apr. 1936 ĝis dec. 1936 trimonata) aldono «La Lingvo-Scienco». De jan. 1934 sendependa organo de Esperanto-movado en Ĉinio. En 1934 kvin mil legantoj. Kromtitolo en 1936: SH- GIE. Red. Ye Laishi [ Ĵelezo], dum 1932-1936, kunred. Zhang Quicheng. IEMW 705.139-D. Esp. [5628, 5629]. Fontoj: La Ondo de Esperanto, 1912/3, p. 52; Hispana Esperanto-Gaze- to, nov. 1934, p. 17; Bulgara Esperantisto, sept.-okt. 1936, p. 16. La Praktiko, 1937 Majo, p. 14; Artikolo-pri E-gazetoj eldonitaj en Ĉinujo-de Prof. D-ro Ulrich Lins en La Revuo Orien- ta, 1977/3, p. 15 (79). La Mondo estas la 45-a gazeto laŭ tiu listo.; Esperanto (UEA), 1986 okt. p.162. |
| Loko |
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.