La Interligilo

La Interligilo

Centra Organo de Fakinformoj en Esperanto

Jaroj 1922–1997
BPEAPE N-ro 6449
Interligilo de l' P.T.T., La. La Interligilo. Heroldo de l' IPTEA. Heroldo, Bulteno de IPTEA. Internacia fakorgano, oficiala informilo de I.L.E.P.T.O (Internacia Ligo por Esperanto en Poŝto, Telekomuniko kaj Transportoj). Paris (FR). Unua serio: okt. 1922-1929, komence 4 p. poste 8 -12 p. 32x14. Fondis kaj eldonis Robert Julien kaj Pierre Filliatre.* Eld. la Unueca Poŝta Federacio de Francujo. En 1924 la Poŝta Federacio de Francujo ĉesis subteni la eldonon de la gazeto. Laŭ decido de la kongreso de ILEPTO ĝi fariĝis ties oficiala organo. Dua serio: jan. 1930-junio/aŭg. 1939, 16 + IV p. 27x18. En apr. 1938 aperis speciala hungara kajero seslingva inter ili ankaŭ Esperanto, laŭ la decido de la Hungara Reĝa Poŝto, okaze de la Eŭkaristia Mondkongreso, okazanta en Budapeŝto. 20 + IV p. 22x15, presita, ilustrita. Redaktis tiun 170-an n-ron Stefano [István] Zöldy (Budapest). La lasta n-ro portis la subtitolon: Svisa kajero. La revuo estis presata en pluraj landoj, la unuaj 27 n-roj en Leipzig (DE), la postaj en Leitmeritz (CS/CZ), ekde la n-ro 57-a en Jablonné (CS/CZ). En la jaroj 1928-29 en Antwerpen (BE), Poste en Paris (FR), de aŭg. 1931 denove en Jablonné, krome du apartaj n-roj en Estonio, n-ro 33 en 1925 en Haapsalu kaj n-ro 125 en Tallinn. Aperis ok specialaj, landaj n-roj: estonaj (33, 79/80), sovetiaj (37, 67 kaj 91/b), angla (38, 1925), hispana (35, 1925), pola (65, 1927), portugala (32, 1925), svedaj (11/12, 1924, 40, 1926) kaj estona/latva (125, 1935). Tria serio: Centra organo de fakinformoj en Esperanto. Monata oficiala organo de I.L.E.P.T.T. [Internacia Ligo por Esperantistoj en Poŝto, Telekomuniko kaj Transportistoj]. Paris (FR), jan. 1946-marto-apr.1951, 16 p. 25x18. Nederlanda numero en sept.-okt. 1946. Red. Petro Filliatre (1950, Guiscard), Teodor Julin (1950). IEMW 701.798- C. [9262]. Entute 224 n-roj, el tio 184 en la unuaj du serioj. Kvara serio: 1961.* Almenaŭ 5 n-roj. Kvina serio, dumonata apero: 27x18, presita, ilustrita. 1966-1997 -? Almenaŭ 137 n-roj. GEBAA (716). [3783, 9262]. Fontoj: Esperanto Triumfonta, Nov. 1922, p. 4; Poste en 17. Dec. p. 3; Esperanto (UEA), 1923/6, p. 9 (113); La Suno Hispana, aprilo 1924, p. 55; Stojan (3262), p. 316; Takács (577); Enciklopedio de Esperanto,* p. 138; Franca Esperantisto, 1938 Majo, p. 7; Heroldo de Esperanto, 1946/7, n-ro 1056, 1946 Nov. p. 2; The British Esperantist, 1947 March/April, p. 33; Informilo de IEMW,* 1961 majo, p. 6; La Espero,1977/4, p. 29.
Mezuro de la paĝo 32x14, 27x18, 22x15, 25x18
Loko
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): Ĉiuj krom la n207

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj