Japana Esperantisto

Japana Esperantisto

Oficiala organo de Japana Esperantista Asocio, Fondita en 1906

Jaroj 1906–1919
BPEAPE N-ro 7079
Japana Esperantisto, La (Nippon Esperantisto). La unua japana esperantista gazeto, ĉefe en Esperanto. Oficiala monata organo de Japana Esperantista Asocio (JEA). Internacia ilustrita revuo, kies celo estas informi la mondon pri la Ekstrema Oriento. Tokyo (JP), aŭg. 1906 - dec. 1906. Ĉefredaktoroj: d-ro Kroita? Haraĵiku kaj Prof. D-ro Takakusu Zyunziro. Dua serio (ekde la 6-a numero): Japana Esperantisto. Dumonata aŭ kvaronjara, marto 1907 - okt. 1911, 12-20 paĝoj, formatoj: 25x18, 26x19, 18x12 cm. Ekde 1909 internacia monata gazeto, ĉiam pli ampleksa temaro, multaj ilustraĵoj pri la Ekstrema Oriento. En 1910 parte en la angla kaj japana lingvoj. Efektiva redaktoro estis Chif Toŝio (1906-1911). En 1911, ses numerojn redaktis d-ro Kroita? Haraĵiku. Entute 37 numeroj. Ne aperis en 1912-1913. Tria serio: jan. 1914 - 1919. Internacia ilustrita revuo de Japana Esperanto-Asocio, formato A4. Redaktoroj: Takakusu Zyunziro kaj aliaj. En 1914 dumonata revuo, en 1915 kvarpaĝa, aperis dekfoje jare. Ekde 1916 red. Ossaka Kenĵi, helpita de Jamaga Taiĵi kaj Erin Asai. IEMW 700.083-C.Esp. GEBAA (1765). [4130, 4131]. Fontoj: Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu, 1909, p. 47; Stojan (3387), p. 326; Takács (619); Oficiala Gazeto Esperantista, 1910 apr. 25, p. 3 (kovrilpaĝo); La Revuo 1913, Majo, p. 140 (kovrilpaĝo); Esperanto (UEA), 1914/4, p. 10 (62); La Ondo de Esperanto, 1914/5, p. 92; Enciklopedio de Esperanto, p. 536; Japanaj Esperantistoj, 1965, p. 65; La Revuo Orienta, 1970/10, p. 19.
Mezuro de la paĝo A4
Loko
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj