Heroldo de Esperanto
Monata Informilo de Kultura Centro Esperantista
| Jaroj | 2007–2023 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 5347 |
Heroldo de Esperanto. [Unu el la plej gravaj gazetoj en Esperanto]. Semajna, ilustrita, internacia. Fondinto, posedanto Teo Jung. Horrem bei Köln (DE) ĝis aŭtuno 1928, poste Köln (DE), Scheweningen (NL), Rotterdam (NL), Madrid (ES), Torino (IT), Venaria Reale (IT), La Chaux-de-Fonds (CH). Unua serio: jan. 1925-1940-05- 01, 4 -10 p., 46x29. N-ro 1, julio-aŭg. 1927 aperis kiel paĝo en Esperanto en Nipponlando. (Tokyo, JP). Ĝis fino de 1925 duonsemajne, de jan. 1927 semajna organo, depost jan. 1931 ĝi aperas dufoje semajne, 48x32. La lasta n-ro eldonita en Germanio estis la 27-a n-ro en 1936. Fine de la 30-aj jaroj oficiala organo de Internacia Esperanto-Ligo, kune kun Esperanto Internacia. Eld. kaj ĉefred. Teo Jung. Red. (inter jaroj 1928-1934) Joseph Ferdinand Berger, literatura redaktoro estis Friedrich Pillath (Zanoni), anonca redaktoro Michael Wieland. Aldonoj: Verda Stelo, Lingva Kritiko (studoj pri gramatiko, vortaro kaj stilo), La Bela Mondo (paĝo por turismo, banoj, trafiko kaj semajnfino), La Strigo (paĝo pri literaturo kaj arto), Humoro-Distro-Ludo (paĝo por distro kaj amuzo), La Anteno (radio-paĝo), La Verda Sperto (diskutejo pri aferoj de la esperantistaj grupoj kaj tra la mondo), La Regno Virina (paĝo pri virinaj aferoj), Nia Revueto (folieto por la esperantista junularo). Aldono en 1931: Vizitu al belan princlandon Liĥtenŝtejnio, al n-ro 1935/15: Universala kaj Internacia Brusela Ekspozicio, 1935, 4 paĝa prospekto, 20x14,5. Al n-ro 1935/22: Signifaj kuraclokoj, banejoj kaj somerrestadejoj en Slovenio/Jugoslavio, 2-paĝa, ilustrita aldono en formato de Heroldo de Esperanto. Dua serio: 1937?-1940- 05-01 (9-a n-ro), krom dec. 1940 kaj marto 1941, (Havas tiujn lastajn du GEBAA). Red. kaj kunlaboranto estis Ludwig Goppel.* Tria serio: apr. 1946-2000. Redaktoroj: ĝis 1961 Teo Jung, resp. red. dum pluraj jaroj Joseph Ferdinand Berger, krome kunlaboras multaj verkistoj kaj propagandistoj. Inter 1962-1996 eldonis kaj redaktis ĝin Ada Fighiera Sikorska (Venaria Reale, Torino, IT). Aldonoj: Astronomia suplemento (1978/16), Biologia Suplemento (1981/2), Jura Suplemento (1981/2). Ekde 1962 aperis 20 n-roj jare, ĝis tiam 18 n-roj jare. La organo komence de febr. 1988 translokiĝis al Torino, post naŭjara aperado en la hispana ĉefurbo, Madrido. La edzo (Gian Carlo Fighiera) de la redaktorino tiam emeritiĝis ĉe Monda Turisma Organizaĵo kaj reiris al sia naskiĝurbo. ISSN 0018-0823. Kvara serio (post morto de Ada Fighiera-Sikorska red. d-rino Perla Martinelli, el Italio): La internacia sendependa gazeto de la Esperanto-mondo, 4 p. A3, presita, ilustrita. 1997- 2009. Posedas, eldonas, administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Aperas trisemajne, 4 p. 42x30, presita, ilustrita. Redaktoro dum 1997-2000 d-rino Perla Martinelli, Stano Marĉek (2000-2001) . En la jaro 2002 funkciis du redaktaj komitatoj: (1) Marco Picasso, Giorgio Silfer, Walter Zelazny; (2) s-ino Marie-France Conde Rey, s-ino Perla Martinelli, Walter Zelazny. De 2002 kunredaktoro Dieter Rooke. Redaktorinoj en 2003- 2004: Marie-France Conde Rey, d-rino Perla Martinelli. Dum 2005-2007 redaktis la organon Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer. De komenco de 2008 estis elektita por tiu posteno s-ino Aneto Muhlemann,* kunredaktis Dieter Rooke. heroldo@esperanto.sk. Kunlaboris/ kunlaboras, Zofia Banet-Fornalowa, Tazio Carlevaro, Leen Delj, Perla Martinelli, Marco Piceasso, Johan H. Rosbach, Giorgo Silfer [Dr. Valerio Ari]. Eldonkvantoj: en la jaroj 1928 -1931 inter 2000 kaj 3100 ekzempleroj, en 1946 500, en 1948 2400 ekzempleroj. IEMW 700.176Esp. Preskaŭ komplete havas GEBAA (861). [3102, 3104]. Antaŭe: Esperanto Triumfonta (fondinta en 1920). Fontoj: La Praktiko, 1936 julio, p. 5; Dansk Esperanto-Blad, 1946/7, p. 48; Esperanto(UEA), 1948 dec. p. 150; Intervjuo kun la fondinto en Heroldo de Esperanto, 1970/6-7, p. 1; Katalogo (UEA), 1988/89, p. 382; Norvega Esperantisto, 1991/4, p. 24; Diskutoj*esperantujo.org (2008). 446 Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto
|
| Mezuro de la paĝo | 46x29, 48x32, 42x30 |
| Loko | |
| ISSN | 018-0823 |
| Vikipedio | Heroldo_de_Esperanto |
| Vikidatumo | Q3785307 |
- El Vikipedio: Heroldo de Esperanto
-
Heroldo de Esperanto (HdE) estas Esperanto-gazeto fondita en 1920 de Teodor Jung. En 1994 Heroldo de Esperanto estis honorita per FAME-premio.
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.