Germana Esperantisto

Germana Esperantisto

Jaroj 1905–1935
BPEAPE N-ro 5074
Germana Esperantisto, (GE). Der Deutsche Esperantist, dum la jaroj 1912-1919 aperis Ger-
mana Esperantisto A kaj Germana Esperantisto B. Berlin (DE), jan. 1905-1935, 12-28 + IV p.
24x18. Fondis Jean Borel. Resp. red. W. Seger. Redaktoroj Jean Borel (ĝis junio 1907 kaj okt.
1908-apr. 1910), intertempe d-ro Liesche (julio 1907-sept. 1908), Friedrich Wilhelm Eller-
siek* (majo 1910-okt. 1914 kaj apr. 1922-sept. 1923), Arnold Behrendt (okt. 1923-dec. 1926),
dr. Breiger (eksterlanda kroniko), Friedrich kaj H. Ader, (okt. 1914-marto 1922), Alexander
Schwartz (jan. 1927-dec. 1929) de jan. 1930 G. Habellok. Kunred. dr. Linse*.* De jan. 1912
ĝis dec. 1919 duonmonata organo, en propaganda (A), eliras la 5-an de ĉiu monato kaj pure
literatura (B) eldonoj elirantaj la 20-an de ĉiu monato. De jan. 1907 oficiala organo de GES
(Germana Esperantista Societo) de junio 1909 tiu de GEA (Germana Esperanto-Asocio). Ĝis
julio 1914 kaj de jan. 1921 ĝis dec. 1926 ĝi havis specialan bele kolorigitan kovrilon. En 1921
fariĝis literatura redaktoro Karl Minor. Gustav Hermann Göhl dum dek jaroj redaktis la gra-
matikajn ekzercojn. Nombro de paĝoj (de 1905 ĝis fino de 1932) estas 6796. IEMW 700.275-
A.Esp-. kaj 700.081-C-A.B.Esp-. Inter 1907-1909 aperis literatura aldono kun titolo Liberaj
Horoj ( Messestunden). El n-ro 1930/7 aperis aparta 4-paĝa presaĵo kun subtitolo Festrede.
Mit Wort und Bild durch die Welt. Sonderdruck aus Germana Esperantisto. Red. Arnold Be-
hrend. IEMW 700.754.Esp-. Antaŭe: Esperantistische Mitteilungen. Aldonoj: Esperantista
Grupo Hamburg-Altona, de jan. 1907 speciala literatura aldono «Liveraj Horoj», de jan.,
1910 ĝi estas parto en GE , kome «La Instruanto». La «Bavara Ligo» aperigis en 1909 in-
formajn aldonojn*** . De 1932 aperis kune kun Esperanto Praktiko. IEMW 700.081-C.Esp.
Komplete en GEBAA (993). [2925]. Fontoj: La Revuo, Majo 1910, p. 110 (kovrilpaĝo); Lin-
gvo Internacia, 1909/4,*** p. 179; ** kaj 1913/9-10-11, p. 429; La Ondo de Esperanto, 1917/1,
p. 3; Stojan (3352), p. 324; Takács (473); Esperanto (UEA), 1932(8-9. p. 133 (13); La Espe-
ro,*1960/1, p. 14.
Loko
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj