Peceto de Vikipedio: La Suno Hispana

La Suno Hispana estis la plej ofte tre vigla kaj serioza Esperanta vivo en Hispanio estis multe malhelpata kaj ofte sufokata de la naciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj LSH, of. org. de la HSPE, kiu komencis aperi en okt. 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komencis aperi Kataluna Esperantisto, ĝi eliris tre malregule kaj ĉesis en jan. 1913. Ĝi estis en majo 1913 anstataŭata per „El Esperantista“. Kvankam „Kataluna Esperantisto“ daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gazeto, ĝis kiam Mangada Rosenörn en Madrid komencis eldoni en jan. 1917 „Hispana Esperantisto“-n. LSH estante pure prop. gazeto, HE estis tute skribita en E kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskribojn pri hispanaj pejzaĝoj, urboj ka konstruaĵoj kun multaj belaj bildoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiam Mangada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj E-istoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mangada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭris 3 jarojn, de jan. 1924 - dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 - ? „Hispana E-isto“ kaj de ?-hodiaŭ „Hispana E Gazeto“-n kiel oficialan organon de HEA.

Numeroj

Nº 88 Vidu rete / Elŝutu PDF
lasunohispana_1907_n038.jpg Eldondato Septembro 1924
Artikoloj Pri reorganizado / Preĝpeto ĉe la Begonja Virgulino

Ni invitas vin fari donacon al ni por ke ni povu daŭrigi nian laboron pri esperanta arkivado.

twitter BitArkivo facebook bitarkivo.eo

  • gazetoj/gazeto_la_suno_hispana.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2019/02/22 21:28
  • (ekstera redakto)