Esperanto-Servo

Aktuala informa bulteno de Praha

Jaroj 1948–1951
BPEAPE N-ro 4144
Aktuala monata informa bulteno pri Ĉeĥoslovakio en Esperanto. Infor-
moj por eksterlandanoj pri la registaraj planoj/decidoj. Novaĵoj kaj vidpunktoj pri politikaj
kaj sindikataj problemoj. Eldonis Instituto de Esperanto-Servo (IES). Praha (CS/CZ), okt.
1948-dec. 1951. Komence dupaĝa, poste kvarpaĝa, 42x30, sur biblia papero. 34 aŭ 35 n-roj
po 5 mil ekzempleroj. Ĝis februaro 1951 aperis 140 mil ekzempleroj. Oni ricevis la organon
laŭ peto, senpage. Responsa red. Adolf Malik, prez. de IES, helpata de Miloŝ Lukaŝ. En 1951
krom la kvar regulaj numeroj aperis «daŭrigaĵo» kun represo de la rakonto de Jiri Marek:
Parolas la patrino. Speciala eldono pri Stalin en dec. 1949. IEMW 703.475-C.Esp. HEM
(2013), GEBAA (1154). [2375]. Fonto: Esperantista, 1949/2 (febr.), p. 12.
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj