Esperanto (Ruslando)

Jurnalo por propagando de lingvo internacia en Ruslando

Jaroj 1905–1905
BPEAPE N-ro 3464
La unua rusa- Esperanta gazeto eldonita en Rusujo. Ĵurnalo por propagando de Lingvo Internacia en Ruslando. Dulingva organo. La eldonado estis permesita en la jaro 1904 (kun antaŭ elira cenzuro). St. Petersburg /Sant Peterburg. (RU), jan. 1905*-febr. 1905, 26x18, presita. Tri kajeroj, ses n-roj aperadis neregule, plejparte en la rusa lingvo. Redaktoro-eldonisto d-ro Ilja Davidoviĉ Ostrovskij ( Jalta, RU). IEMW 703.664- C. Poste: Ruslanda Esperantisto, kun la sama formato jam en aprilo 1905. [1924]. Fontoj: Lingvo Internacia, majo 1906, n-ro 5 (137), pp. 158-159; Georg K. Davidov: Bibliografio ... p. 50; Stojan* (3532); Laŭ Takács (309) la tri kajeroj (ses n-roj) aperis en jan. kaj febr. 1905. Enciklopedio de Esperanto, p. 428; Scienca Revuo, n-ro 109/110, Dec. 1974, pp. 202-203; La Revuo Orienta, 1981/3, p. 83 (19).
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj