Esperantista Junularo

Oficiala organo de Tutmonda Esperanto-Asocio Junulara kaj de Skolta Esperantista Ligo

Jaroj 1920–1924
BPEAPE N-ro 3223
Esperantista Junularo. Oficiala organo de Universala Esperanta Asocio Junulara kaj de Skol-
ta Esperantista Ligo. Fondinto kaj posedinto ĝis 30.9.1924 estas s-ro A. Robin (Baugé, FR).
Eldonanto kaj posedanto poste estas UEAJ, fondita en 1920. Gazeto fondita de junaj en-
tuziasmaj esperantistoj por servi kiel ligilo inter la tutmonda gejunularo. Helpilo por junaj
organizaĵoj. Celo: Tutmonda junula amikaro. Post n-ro 42: Esperanto-Junularo. Unua serio:
Baugé (FR), jan. 1920-junio 1924, 8 p. 32x24, 29x22, 28x18; La unuajn sep n-rojn (ciklos-
tilitajn, 2-8 p. 33x25, 24x16, 27x19) eldonis kaj ĝis sept. 1924 . Responda red. (ĝis 1926/1)
Rudolf Pivl (Trautenau, CS/CZ), redaktis d-ro Wilhelm Robin. La aliaj n-roj estis presitaj.
Dua serio: Organo de UEA-Junularo-porinfana literaturo kaj internacia lernejo-servo. Lei-
pzig-Möckern, Leitmeritz (DE), okt. 1924-dec.1926, 8-16 p. 23x15. Dum 1920-1924 du-
monata, en 1924-1925 aperis okfoje fare, en 1926 monate. Eldonisto, redaktoro kaj adminis-
tranto inter 1924 kaj 1926 Alfred Neupert* (Leipzig), en 1926 ankaŭ s-ro Benson. Redakciaj
kunlaborantoj komence de 1925 estis Norman Booth (Nederthon, GB), Andreo [András]
Rácz (Nagykanizsa, HU). De 1926/1 organo de Tutmonda Esperanto-Asocio Junulara,
Benson Skolo Esperanta, Skolta Esperantista Ligo. Esperanto-Sekcio de Mondjunulara Ligo,
Baha ’i Mondunuiĝo (Germana Teritorio), Kosmopolit (Esperanto-Sekcio) kaj aliaj. Entute
42 n-roj. Aldono fine de 1926: Esperantlingva flugfolio por Internacia Junulara Kongreso
(30.VII-7.VIII 1927) en Freusberg-Sieg (DE). IEMW 700.032.B- D.Esp. HEM (1890), GE-
BAA (458). [1774]. Poste: Esperanto-Junularo. Fontoj: Hungara Esperantisto 1924 apr. p.
24; Esperanto Triumfonta, n-ro 194, 1 Junio 1924, p. 4; Esperanto (UEA), 1925/6, p. 101
(11); Jarlibro de UEA, 1926, p. 66 kaj 72? Libero, 1926 marto, p. 19(39); Esperanto (UEA),
1927/4, p. 73 (5); Stojan (3273 kaj 3514); Takács (266); Enciklopedio de Esperanto,* p. 391;
Esperanto (UEA), 1963 junio, p. 108.
Loko

Labortempaj skanitaj dosieroj

Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.

← Reen al la listo de gazetoj