El Popola Ĉinio
Organo de Ĉina Esperanto-Ligo
| Jaroj | 1950–2008 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 2908 |
El Popola Ĉinio. Organo de Ĉina Esperanto-Ligo. Beijing (CN). Unu el la fondintoj estas
Honfan (plumnomo de Zhang Hongfan), krome Zhang Qicheng kaj Hujucz [Hu Yuzhi]*.* Red. Wu Xunnan. Unua periodo: Monata informa bulteno eldonata de Fremdlingva Eldonejo, jan.? majo? 1950-dec. 1953.* Ne aperis inter 1954 -1956. Dua periodo: Dumonata (kultura) gazeto eldonata de Ĉina Esperanto-Ligo 1957*-1966. 32 p. plus kovriloj. 26x19, Multaj bil- doj. Tria periodo: 1967-2000. Denove monata presita organo kun plurkolore ilustritaj kovriloj. Dum 1979 la monata eldonkvanto estis 11 mil (10 mil por eksterlandanoj).* Adm. ĝenerala distrubuanto: Esperanto-Sekcio de Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio (Guozi Shudian, Beijing,CN)). Kvara periodo: 2001-2005 rete konsultebla periodaĵo. Kvina periodo: Reapero surpapera, 2006-2008. ISSN 0032-4361. IEMW 703.739-D.Esp. HEM (1834), GE- BAA (1720). Speciala aldono al n-ro 1978/11: 8+ IV p. 26x18, kolorpresita, ilustrita. cel@ china-report.com. epc@china-report.com. Redaktata de 20 personoj en 1986, s-ro Ĉang-Seng. Vicĉefredaktoro antaŭ 1994 Li Shijun,* akademiano. Esperantista raportisto en la redakcio de la reta «El Popola Ĉinio» (inter aliaj) s-ro Jianhua Li, de jaro 2005. Aldono 1964/2, Ta- jĝiĉjuan, 48 p. presita, ilustrita. IEMW 707.784-B.Esp-. Speciala aldono: 1978/11: Vizito de Prezidanto Hua Goofeng al Rumanio, Jugoslavio kaj Irano, 12 p. samformata kiel El Popola Ĉinio. [1570]. Fontoj: Heroldo de Esperanto 1950/14 (n-ro 1130), sept.1950; Esperantisto, 1950/7, julio, p. 52; La Espero, 1958/1, p. 7; Sennaciulo, marto 1954 (n-ro 586) kaj febr. 1958, n-ro633, p. 8; La Revuo Orienta,1977/1, pp. 12-13, 1979/5, p. 11,* krome 1985/8 p. 10-14; Katalogo (UEA), 1977/78, p. 229. kaj 1981/82, p. 278; Norvega Esperantisto, 1986/5, p. 16; Esperanto (UEA), nov. 1989, p. 196*.* Tutmondaj sciencoj kaj teknikoj, 1994/1, p. 47*; Kon- gresa Libro de Tutmonda Konferenco de TEĴA (Vilnius), majo 2008, p. 88. |
| Mezuro de la paĝo | 26x19 |
| Loko | |
| ISSN | 0032-4361 |
| Vikipedio | El_Popola_Ĉinio |
| Vikidatumo | Q119633 |
- El Vikipedio: El Popola Ĉinio
-
El Popola Ĉinio estas ĉina Esperanta revuo aperanta ekde 1950.
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): JARO / NUMEROJ
/ 1952 03
/ 1976 12
/ 1992 01, 03, 04, 06, 07, 09, 11
/ 1993 03, 08
/ 1994 08, 12
/ 1995 01, 02, 04
blanknigra paĝoj elŝutita el https://dlibra.kul.pl
Koloraj paĝoj skanitaj de la Grupo Esperanto Valencia
Ne aperis inter 1954 -1956
Koloraj paĝoj skanitaj de la Grupo Esperanto Valencia
Ne aperis inter 1954 -1956
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.