Brazila Katoliko
| Jaroj | 1980–1985 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 1148 |
Esperanto bulteno, monata organo de Brazila Esperantista Katolika Organizo (Beko). Sao Paulo (SP, BR), Mogi das Cruzes (SP, BR). Unua serio: Julio 1980-1985. Almenaŭ 22 n-roj. Dua serio: 1994? 1995?-1996, 4 p. 32x23. La 30-a aperis en junio 1989. Red. Euclides Carneiro da Silva. IEMW 372.792-D.Esp. HEM (202), GEBAA (137), Esperanto-Kolektaĵo Fajszi en Landa Fremlingva Biblioteko, OIK, Budapest, HU). [612]. Fonto: La Lampiro, 1987 jan.-marto, p. 15.
|
| Loko | |
| Vikipedio | Brazila_Katoliko |
- El Vikipedio: Brazila Katoliko
-
Brazila Katoliko estas historia Esperanto-bulteno de Brazila Esperantista Katolika Organizo, la. Ĝi eldoniĝis ekde julio 1980 en trimonataj intervaloj, do aperis kvarfoje jare. Dokumentiĝis 56 eldonoj, ĝis la eldono julio-septembro de la 14-a jarkolekto 1994. Tio ne signifas ke tiam ĝi ĉesis eldoniĝi - nur ekde tiam nun ne estas dokumentitaj pruvoj pri eldonoj. La bultenon kreis kaj dum la unuaj jaroj eldonis la litovdevena katolika salesiana pastro Petras M. Urbaitis (1911-1994). Poste daŭrigis la redaktadon kaj eldonadon la redaktoro Euclides Carneiro da Silva (1919-1998). Plia redaktoro ne estas konata - el tio sekvas, ke eldonado de la publikaĵo finiĝis plej laste komence de 1998.
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.