La Belga Sonorilo
Gazeto esperantista ĉiumonata de Belgujo (1902-1914)
| Jaroj | 1902–1914 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 865 |
Belga Sonorilo, La. Gazeto Esperantista eliranta ĉiumonate en Belgujo. Journal Esperantista
Belge Mensuel. Belgisch Esperantisch Maandshrift. Bruxelles (BE), Brugge (BE), sept. 1902aŭg. 1908. Monata trilingva organo, de okt. 1906 duonmonata. Aperas neregule. Fondinto René Lemaire, ĉefred. Joseph Jamin (1902-1905), en 1905 Maurice Seynaeve (Gent) fariĝis ĝenerala direktoro (Laŭ Enciklopedio de Esperanto, p. 43: administranto!), red. L. Vandersleyen, administranto J. Coox. Cenzuristoj P. kaj. L. Blanjean. Kunlaboris Gaston Chotiau, L. Cogen, L. Jamin kaj ceteraj. 16-24 p. 29x23. Entute 91 n-roj. La katalogo de L.E.E.N. mencias 92 n-rojn. IEMW 700.141-C.Esp. HEM (323). Komplete havas Urba Biblioteko de Kortrijk. [459]. Poste, ĝis julio 1914, kun la sama titolo aperis en Ido. Ĝia subtitolo estis: Liberala Monatala Gazeto Esperantista. Fontoj: Foto Revuo Internacia, 1906 okt. p. II; Stojan (3326); Takács (62); Enciklopedio de Esperanto, paĝoj 43 kaj 44. |
| Loko | |
| Vikipedio | Belga_Sonorilo |
| Vikidatumo | Q12345579 |
- El Vikipedio: La Belga Sonorilo
-
La Belga Sonorilo estis la unua esperantlingva gazeto en Belgujo. Ĝia unua numero aperis en septembro 1902, eldonita proprakoste de Charles Lemaire, kaj administrata de Antoon Jozef Witteryck en Bruĝo. En 1906 ĝi iĝis la oficiala organo de Belga Ligo Esperantista. En 1908 ĝi iĝis gazeto en la lingvo Ido. Pro tio iuj aktivuloj en Antverpeno kaj Bruĝo kreis novan revuon: Belga Esperantisto.