Amikeco (Sovetia)
| BPEAPE N-ro 420 |
Amikeco (2). Amikeco (3). Ekstercenzura, tajpita literatura revuo nur por enlanda (sovetia)
uzado. La enhavo estis tre varia kaj konsistis el originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj, primovadaj informoj. Eldonita de Riga Esperantista Klubo, kaj Esperanto-kluboj de Tallinn kaj Vilnius, aparte, kaj sekrete kun la sama titolo. Komence de jan. 1961-1967. 12-35 p. Samaj presitaj ko- vriloj, en diversaj formatoj kaj kopiitaj per diversaj tajpiloj. Konstantaj kontribuantoj el Latvio: s-ino Ludmilla Jevsejeva, Ints Ĉaĉe, s-ino Elvira Lippe, Teodors Arbergs, Mirdza Burgmeis- ter, L.Lane, V. Mitmane.* Dua serio: marto 1974-junio 1984. Ri- ga (SU/LV), Tallinn (SU/ EE), Vilnius (LT), 24 +IV p. 28x20. 55 kajeroj. Redaktoroj: Hmeliskij (n-roj 1-24), Andreo Rogov (n-roj 18-24, Tallinn), Kalju Pill (n-roj 25-34, Tal- linn), Jan Ojalo (Tallinn) en 1980, N. Danovski, Anatolo Gonĉarov (n-roj 35-55), A. Griŝin (1984, Ventspils). Pri la redaktado kaj kvalita enhavo zorgis Ludmila Jevsejeva. Kunlaborantoj: Ints Ĉaĉe, Elvira Lippe, Teodors Arbergs, Mirdza Burgmeister, L. Lange, V. Mitmane kaj ankaŭ aliaj esperantistoj el aliaj landoj (Litovio, Estonio, Kartvelio, Rusio, Bulgario ktp.). Aperis 12-35 tajpitaj ekzempleroj. HEM (3135), GEBAA (1437). La 54-a n- ro, aperinta en 1984-01-15 konsulteblas en Biblioteko Hodler (UEA). [199, 8798]. Fontoj: Latvia Esperantisto, 1990 nov. p. 5; Litova Stelo, 1993/5, p. 6; Artikolo de Saulcerite Neilande en Latvia Esperantisto,* majo 1995, p. 1-2. |
|---|---|
| Loko |
Mankas ĉi tiuj numeroj (sendu al ni): ?
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.