Adresaro de la personoj, kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"
| Jaroj | 1889–1908 |
|---|---|
| BPEAPE N-ro 121 |
Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon «Esperanto». Serio I. (No 1- 1000). Var-
sovio [Warszawa] (RU/PL), Nurnbergo [Nürnberg], (DE) 1889, 20x13. Adresoj 1896- 1909. Eld. L. Zamenhof, s-ro Tümmel. Kompilis L.L. Zamenhof. IEMW 700.712-B.Esp. [46]. Poste: Adresaro de la Esperantistoj; Novaj Esperantistoj. Fonto: Biblioteko de S-ino Ana Maria Mole- ra; Georg K. Davidov: Bibliografio... p. 109. |
| Mezuro de la paĝo | 20x13 |
| Loko | |
| Vikipedio | Adresaro_de_la_Esperantistoj |
| Vikidatumo | Q12344666 |
- El Vikipedio: Adresaro de la Esperantistoj
-
Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto", ĝenerale konata kiel Adresaro de la Esperantistoj, estas la unua aperinta adresaro de esperantistoj, kompilita mem de L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. La kolekto enhavas informojn pri preskaŭ 22 mil personoj, kiuj lernis Esperanton antaŭ la jaro 1909, inter ili pluraj famuloj kaj lokaj pioniroj. Laŭtempa ordigo de iliaj adresoj donas imagon pri la tempe-geografia disvastiĝo de la Esperanto-movado dum ĝiaj periodoj "rusa", "franca" kaj "internacia".
Labortempaj skanitaj dosieroj
Ĉi tiu gazeto havas labortempajn skanitajn dosierojn de nia teamo aŭ ricevitajn de volontuloj, kiuj baldaŭ estos prilaborataj (ekz. OCR) kaj alŝutitaj al archive.org.