Volontulaj kontribuoj: ĉiu povas proponi ŝanĝojn al gazetoj
27. julio 2026
Ni plibonigis la platformon de BitArkivo, por ke iu ajn volontulo povu kontribui metadatumojn de gazetoj — sen dependi de retpoŝto aŭ mesaĝiloj.
Registriĝu kaj konfirmu la retpoŝton
Unue necesas registriĝi kaj konfirmi vian retpoŝtan adreson. Post tio, kiam vi ensalutas, aperas la ĉefa administrada paĝo, kie vi povas serĉi aŭ aldoni gazetojn: https://bitarkivo.org/admin/.


Redakti aŭ aldoni gazeton
Se vi redaktas ekzistantan gazeton aŭ aldonas novan, aperas la formularo kun ĉiuj haveblaj kampoj.




Ŝanĝoj por revizio
Je konservado aperas la jena mesaĝo:
Viaj ŝanĝoj sendiĝis por revizio. La publikigita gazeto restas senŝanĝa ĝis administranto aprobos ilin.
Tiel ni ŝparas multajn horojn kaj evitas erarojn: ne plu necesas sciigi ŝanĝojn per retpoŝto aŭ mesaĝilo, nek riski, ke intermediulo malĝuste kopiu la datumojn. Krome ni jam vidas, ke volontuloj instruas aliajn volontulojn kiel enmeti metadatumojn, kiam ekestas duboj.
Helpu nin plibonigi la datumbazon
Tamen ni ankaŭ kreis retan formularon por ricevi reagojn kaj plibonigi BitArkivon — fari ĝin pli uzebla, efika, riĉa je datumoj, ktp.:
Formularo por volontuloj / testantoj
Dankon al ĉiuj, kiuj jam kontribuas — kaj bonvenon al tiuj, kiuj volas komenci!