Skanado de Literatura Foiro kun LF-koop
24. majo 2026
Literatura Foiro estas unu el la plej longdaŭraj kaj influaj kulturaj revuoj de Esperantio. Ĝia historio — de la itala periodo de La Patrolo ĝis la nuna transnacia LF-koop — bone montras, kiel literaturan revuon oni povas fari kulturan alternativon, ne nur movadan organon.

En BitArkivo ni laboras pri la ciferecigo de la tuta ricevita kolekto. Tiu laboro naskiĝis el konkreta bezono de la Esperanto-komunumo, kaj el interkonsento kun LF-koop, la eldonejo de la revuo, faciligita dank' al la valora perado kaj kunlaboro de Rubeno Fernández, kiu espertulas pri Esperanto-bibliotekoj helpis kunligi la diversajn flankojn.
La rolo de la Akademio de Esperanto
La ĉefa instigilo por ciferecigi Literatura Foiro estis la bezono de la Akademio de Esperanto (AdE) uzadi citaĵojn el ĝi por siaj oficialaj laboroj — ekzemple por difinoj en la Tesaŭro. Tamen, kiam LF-koop petis financan subtenon por la skanado, Jesper Jacobsen (AdE) klarigis, ke la Akademio tute ne havas buĝeton por tio. Ili povis esprimi nur moralan dankemon kaj intelektan-artikolan kunlaboron.
La pozicio de LF-koop
Malgraŭ la manko de ekstera financado, kaj malgraŭ la fakto ke la skanado ne estis prioritato por ili, LF-koop (pere de Giorgio Silfer) permesis al BitArkivo daŭrigi la skanadon. Ili krome konsentis, ke post kiam la procezo finiĝos, la fizika kolekto estu donacita al la publika hemeroteko de Valencio.

Kiel dankan geston, LF-koop ofertis gastigadon dum la 4-a NAKSE en Tossa de Mar (oktobre 2025), se la tasko estos plenumita ĝis tiam.

La respondo kaj la fina klopodo de BitArkivo
Por BitArkivo, la ciferecigo de ĉiuj ricevitaj revuoj estas grava kultura heredaĵo por la tuta esperantista komunumo, do la manko de buĝeto ĉe AdE ne bremsis la projekton.
La intensa laboro de skanado kaj tekstorekona prilaborado (OCR) farita de Iván García daŭris plurajn semajnojn. En la komenco de 2026, profitante la renovigon de la retejo de Literatura Foiro, oni donis finan puŝon al la projekto por transdoni la tutan prilaboritan materialon al Alessandro Giordano, kiu tre multe helpis pri la loĝistiko kaj kunordigo.
Aperture de nun, BitArkivo gardos private sekurkopion de ĉiuj tiuj PDF-dosieroj por ilia interna uzo. Profitante ĉi tiun sperton, ni kore invitas aliajn revuojn kaj eldonejojn sendi al ni siajn PDF-ojn (eĉ se ili preferas teni ilin privataj kaj ne alireblaj por la publiko nuntempe), simple kiel sekuran ciferecan krizokopion por la estonteco.
La historion de la revuo mem oni povas legi ĉe LF-koop: Nia historio. La progreson de la ciferecigo oni sekvos ĉi tie, en BitArkivo:
Baldaŭ ĉiuj fizikaj numeroj estos donacitaj al la Valencia Hemeroteko, dank'al al nia akordo kie ili estos fizike konservitaj kaj profesie katalogitaj.
- El BitArkivo: Literatura Foiro

kultura revuo en esperanto