Memfarita-skanilo de Toni Espinosa por BitArkivo
16. aŭgusto 2024
Dank' al Toni Espinosa, BitArkivo ricevis lian meminventitan Memfaritan-skanilon (DIY Scanner en la angla) por libroj kaj revuoj. Tiu aparato, kiun li mem konstruis, ebligas rapide kaj zorge foti paĝojn de dikaj voluoj — ĝuste la speco de materialo, kiun ni ciferecigas ĉiutage.

Prelego ĉe la 82-a Hispana Kongreso de Esperanto
Dum la 82-a Hispana Kongreso de Esperanto en Cheste (2024), ni prezentis la projekton BitArkivo. Iván García klarigis la celojn de la arkivo, kaj Toni Espinosa montris sian skanilon kaj klarigis kiel ĝi funkcias.


Videoj de la invento
Toni dokumentis la konstruadon kaj uzadon de sia DIY-skanilo en YouTube:
Lia memfarita-foto-skanilo kompletigas nian ĉiutagan maŝinojn, ni jam havas la A3-skanilon Epson WF-7610 ĉe BitArkivo. Sur tiu maŝino ni enkorpigis eĉ Zamenhof — humura, sed ankaŭ simbola gesto: la iniciatinto de Esperanto «rigardas» la paĝojn, kiujn ni savas por la estonteco.


Koran dankon al Toni Espinosa pro la inventemo, la donaco, kaj la kunlaboro, kiuj helpas BitArkivo-n daŭrigi la ciferecigon de Esperanto-gazetaro.