Donaco de Brazila Esperanto-Ligo el Brasília
28. oktobro 2019
La 28-an de oktobro 2019 Neia Lucia Souza, respondeculino de la Biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), sendis al ni el Brasília (BR) al Valencio (Hispanio) skatolon plenan de BEL Informas kaj Brazila Esperantisto.


Ni skanis la numerojn iom post iom, kaj hodiaŭ ili estas konsulteblaj en BitArkivo.
Krome Evandro F. de Avellar ankaŭ kontribuis al ni per grandega nombro da numeroj de la jenaj gazetoj, kiujn vi jam povas trovi en BitArkivo:
- A Semente
- Boletim Informativo CBE
- Brazila Esperantisto
- Brazila Kroniko
- Esperanto Notícias
- Ligilo (BEL)
- Samideano (BEL)
- Sen Nomo
- Tagiĝo
Ĝis hodiaŭ ni daŭre kunlaboras por kompletigi ilian ciferecigon.
Rigardu la altan nombron da brazilaj revuoj, kiujn ni katalogis.