La biblioteko de Grupo Esperanto Valencia kaj la Hemeroteko Municipa

23. januaro 2025

Iván García kun kongreslibroj de la biblioteko de Grupo Esperanto Valencia

La tuta biblioteko de Grupo Esperanto Valencia — libroj, broŝuroj kaj precipe gazetoj — estis translokigita al la hejmo de Iván García. La kialo estis praktika: la grupo ekkomencis luigi la esperantistan loĝejon ĉe Peris y Valero 96 en Valencio, kaj tiu spaco ne taŭgis por daŭre konservi la tutan kolekton.

Ĉe mi la materialo povas esti orda, skanita kaj katalogita en BitArkivo: unue la periodaĵoj sen kopirajto aŭ en la publika havaĵo, kaj ankaŭ tiuj «orfaj» verkoj, kies aŭtorrajta stato restas neklara sed kiujn indas konservi por la Esperanto-movado.

Interkonsento kun la Hemeroteko Municipa de Valencio

Por ke la fizikaj ekzempleroj ne dependu nur de privataj ŝrankoj, ni subskribis kunlaboran interkonsenton kun la Hemeroteko Municipa de Valencio (parto de la Biblioteko Historia Municipa de la Ajuntament).

Legosalono de la Hemeroteko Municipa de Valencio

Emblemo de la Ajuntament de València

Laŭ tiu interkonsento, la materialon, kiun ni iom post iom transdonos, ili arkivos tie: profesie konservita, katalogita kaj alirebla por esploristoj. Tiel BitArkivo daŭre ciferecigas kaj publikigas, dum la Hemeroteko gardas la paperan memoron de la kolekto — du komplementaj vojoj por ke la gazetaro ne perdiĝu.

← Reen al blog