Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
Heleco
Pres-organo de Astura Esperanto-Asocio
- Peceto de Vikipedio: Heleco
HELECO estas la titolo de la revuo eldonita de Astura Esperanta Asocio, el Ĥiĥono, (Asturio, Hispanio).
Komence la titolo HELECO estis la nomo de eta bulteno eldonita de la Esperanto-grupo La Verda Kolombejo de El Entrego, Asturio, el la 1950-jaroj. Poste, plejparto el la membroj de tiu E-grupo translokiĝis al Ĥiĥono pro laboraj kialoj, kaj de tiam ili fariĝis membroj de la tiuurba E-rondo Astura Esperanta Asocio. Kiam, en la jaro 1976, oni entreprenis en tiu E-asocio la eldonadon de revueto, iu el tiuj antikvaj membroj de La Verda Kolombejo sugestis la reprenon de la titolo HELECO.
Dum kelkaj jaroj la revuo aperis sufiĉe regule; estis eldonitaj kelkaj numeroj en la jaro. Tamen la enhavo estis ne tre riĉa; estis malmultaj paĝoj en ĉiu numero, kaj la kvalito de la presado estis malalta: oni ellaboris la bultenon per skribmaŝino kaj fotokopiado. Poste, iom-post-iom la kvalito de la presaĵo pliboniĝis, kaj pligrandiĝis la paĝo-nombro. Sed la apero de la revuo fariĝis ne tre regula kaj malpli ofta.
La artikoloj de la revuo montriĝis en duoblaj kolonoj kaj por Esperanto kaj por la hispana, sed ekde 2006 nur en Esperanto.
Lastatempe ĝi eldoniĝas, ĝenerale, po unu numeron jare. Ĝi prezentas artikolojn pri Esperanto, sed ankaŭ pri la loka agado kaj ĉiu ajn temo. Ofte, ĉiu numero de la revuo estas dediĉata al iu konkreta temo, kaj tiukaze, plejparto el la ĉapitroj aŭ artikoloj rilatas al tiu ĉeftemo. Ekzemple, la numero 80a de la revuo, eldonita en oktobro de la jaro 2005, estis speciale dediĉita al la temo de Don-Kiĥoto, tial ke tiu jaro estis la kvara Centjaro de la unua eldono de la verko de Cervanto. La sekvinta numero, eldonita ĝuste post unu jaro, estis dediĉita al Kristoforo Kolombo, la malkovrinto de la Amerika kontinento, ĉar tiujare estis la kvin-Centjaro de la morto de la fama maristo. Same, la 83a numero de HELECO, eldonita en septembro de 2008, estis dediĉita al la milito de nia lando kontraŭ la invado de la Napoleona armeo ĉar tiam estis la du-Centjaro de tiu invado. En la jaro 2009, iu speciala, cent-paĝa numero de la revuo festis la Centjaron de la fondiĝo de Astura Esperanta Asocio. Kaj la 86a numero de la revuo, eldonita en junio de la jaro 2011 havas kiel ĉeftemon la ekonomian krizon, kiu nun frapas nian socion.
Krom la presado de malmultaj ekzempleroj, la revuo disvastiĝas al la publiko ĉefe per Interreto, t.e. ĝi aperas ene de la ret-paĝo de Astura Esperanta Asocio, kies ret-adreso estas: http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/ Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine konkrete en la sub-paĝo: http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/heleco.html Arkivigite je 2012-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu retejo estas numeroj ekde la jaro 1999.
Numero 030, Januaro - Februaro (1983)
Enhavo: ●p1 Jen… (Adonis) ●p2 Nia Anteno (Adonis) ●p3 Unu paŝo antaŭen (ALCIBIADO GONZALEZ MEANA) ●p4 Ĉu venkos Esperanto sen la interesiĝo de la laboristaro? (Faustino Castaño) ●p6 Niaj geamikoj el… Ĉeĥoslovakio: ZNOJMO. urbo kaj ĉirkaŭanta regiono (Vladimir Rotreki) ●p7 Nekrologo ●p8 Antentu! (SMUG-1) ●p9 Kuirante kun pilar
Numero 031, Marto - Aprilo (1983)
Enhavo:
Numero 032, Majo - Junio (1983)
Enhavo:
Numero 033, Julio - Aŭgusto (1983)
Enhavo:
Numero 034, Septembro - Oktobro (1983)
Enhavo:
Numero 035, Novembro - Decembro (1983)
Enhavo:
Numero 036, Januaro - Februaro (1984)
Enhavo:
Numero 037, Marto - Aprilo (1984)
Enhavo:
Numero 038, Majo - Junio (1984)
Enhavo:
Numero 039, Julio - Aŭgusto (1984)
Enhavo:
Numero 040, Septembro - Oktobro (1984)
Enhavo:
Numero 041, Novembro - Decembro (1984)
Enhavo:
Numero 042, Januaro - Februaro (1985)
Enhavo:
Numero 043, Marto - Aprilo (1985)
Enhavo:
Numero 044, Majo - Junio (1985)
Enhavo:
Numero 045, Julio - Aŭgusto (1985)
Enhavo:
Numero 046, Septembro - Oktobro (1985)
Enhavo:
Numero 047, Novembro - Decembro (1985)
Enhavo:
Numero 048, Januaro - Februaro (1986)
Enhavo:
Numero 049, Marto - Aprilo (1986)
Enhavo:
Numero 050, Majo - Junio (1986)
Enhavo:
Numero 051, Julio - Aŭgusto (1986)
Enhavo:
Numero 052, Septembro - Oktobro (1986)
Enhavo:
Numero 053, Novembro - Decembro (1986)
Enhavo:
Numero 054, Januaro - Februaro (1987)
Enhavo:
Numero 055, Marto - Aprilo (1987)
Enhavo:
Numero 056, Majo - Junio (1987)
Enhavo:
Numero 057, Julio - Aŭgusto (1987)
Enhavo:
Numero 058, Septembro - Oktobro (1987)
Enhavo:
Numero 059, Novembro - Decembro (1987)
Enhavo:
Numero 060, Januaro - Februaro (1988)
Enhavo:
Numero 061, Marto - Aprilo (1988)
Enhavo:
Numero 062, Majo - Junio (1988)
Enhavo:
Numero 063, Julio ĝis Decembro (1988)
Enhavo:
Numero 064, Januaro - Februaro (1989)
Enhavo:
Numero 065, Marto (1989)
Enhavo:
Numero 066, Julio ĝis Septembro (1989)
Enhavo:
Numero 067, Oktobro ĝis Decembro (1989)
Enhavo:
Numero 068, Januaro ĝis Aprilo (1990)
Enhavo:
Numero 069, Majo - Junio (1990)
Enhavo:
Numero 070, Aŭgusto ĝis Novembro (1990)
Enhavo:
Numero 071 (1991)
Enhavo:
Numero 072 (1993)
Enhavo:
Numero 073, Decembro (1993)
Enhavo:
Numero 074, Junio (1995)
Enhavo:
Numero 075, Decembro (1999)
Enhavo:
Numero 076, Oktobro (2000)
Enhavo:
Numero 077, Oktobro (2001)
Enhavo:
Numero 078, Oktobro (2002)
Enhavo:
Numero 079, Oktobro (2003)
Enhavo:
Numero 080, Oktobro (2005)
Enhavo:
Numero 081, Oktobro (2006)
Enhavo:
Numero 082, Oktobro (2007)
Enhavo:
Numero 083, Septembro (2008)
Enhavo:
Numero 084, Aŭgusto (2009)
Enhavo:
Numero 085, Julio (2010)
Enhavo:
Numero 086, Junio (2011)
Enhavo:
Numero 087, Majo (2011)
Enhavo:
Numero 088, Decembro (2012)
Enhavo:
Numero 089, Novembro (2013)
Enhavo:
Numero 090, Oktobro (2014)
Enhavo:
Numero 091, Junio (2015)
Enhavo:
Numero 092, Junio (2016)
Enhavo:
Numero 093, Oktobro (2017)
Enhavo:
Numero 094, Septembro (2018)
Enhavo:
Numero 095, Aŭgusto (2019)
Enhavo:
Numero 096, Julio (2020)
Enhavo: